Nia Urbo

 

 

 Hejmo       Enkonduko      

 

HASTINGS,  EAST SUSSEX,  ANGLUJO

 

SITUO 

La urbo Hastings troviĝas apud la marbodo en Sussex en la sud-oriento de Anglujo. La historia “malnova urbo” de Hastings kuŝas inter du montetoj, kaj la moderna urbo okcidente de ili. La urbo St. Leonards-on-sea fondita en la 19a jarcento okcidente de Hastings tiom kreskis intertempe ke la du urboj kunligiĝis. Pli fore okcidente troviĝas Bexhill-on-sea; je la nordo troviĝas Battle kaj oriente troviĝas la historiaj urboj Winchelsea kaj Rye.

Trapasas la urbon marborda vojo A259 kiu iras laŭlonge de Sussex de Chichester en la okcidento tra Brighton, Eastbourne kaj Hastings, kaj poste orienten tra Rye kaj transiras Kent ĝis la markola haveno Folkestone. Por veturi al Hastings el Londono kaj la nordaj regionoj, iru suden de la M25 per la vojo A21.

La fervoyo iras orienten tra Rye kaj poste tra Ashford kie ĝi  ligiĝas kun la trajnoj “Eurostar” por iri al Francujo kaj Belgujo. Okcidenten el Hastings la fervoyo iras tra Bexhill, Eastbourne, Lewes kaj Brighton. Por atingi Londonon la plej direkta fervoyo iras norden tra Battle kaj Tunbridge Wells kaj post 1 horo 45 minutoj alvenas en Charing Cross. Alie eblas iri okcidenten al Lewes kaj poste norden tra Gatwick ĝis Victoria. Krome la ĉefa stacidomo en la urbocentro de Hastings, estas alia pli malgranda oriente de tio, kiu nomigas Ore kaj oportunas por la kvartaloj Ore, Halton kaj Clive Vale. Estas ankaŭ du stacidomoj en St. Leonards-on-sea nome Warrior Square, centre de St. Leonards kie transiras ĉiuj trajnoj, kaj West St. Leonards kie haltas nur trajnoj irantaj al Charing Cross.

 


La urbo-centro kun la kastelo malantaŭe   (foto: Peter Bolwell)

 

HISTORIO

“Hastings” signifas fakte la filoj aŭ dependuloj de “Haest”, kaj supozeble la urbo estis fondita de iu tiel-nomata ĉefo kaj / aŭ liaj sekvantoj. Ŝajne la urbo estis aparta, pli-malpli sendependa kolonio en la tiama Saksa reĝlando de Sussex dum la “mal-lumaj epokoj” de Britujo. Pro tio iuj historiistoj opinias ke eble Haest kaj liaj sekvantoj ne estis Saksaj kiel liaj najbaroj, sed eble Dana aŭ Juta popolo.

Hastings plej konatiĝas pro la tiel-nomata Batalo de Hastings kiu okazis en la jaro 1066. La Grafo William de Normandio invadis Sussex kaj post la kaptado de Hastings – tiutempe urbeto de fiŝ-kaptistoj – rapide starigis lignan kasteleton kiun li antaŭe konstruis en Normandio kaj kunportis trans la maron en pecoj.  La angla reĝo Haroldo kaj lia armeo troviĝis tiutempe en la nordo de Anglio, kaj William sen iu malhelpo komencis ruinigi la ĉirkaŭaĵo – eble por intence inciti Haroldon rapidi por tro frue ataki lin. Se tiel William pensis, la ruzo fakte suckesis. La angla armeo post truda marŝado de kelk-centoj kilometroj, alfrontis la Normanan armeon en la Batalo de Hastings la 14a oktobro kaj malvenkis. Haroldo mem mortiĝis kaj ankaŭ liaj du fratoj. Kvankam iuj Angloj daŭre rezistis la invadantojn, efektive la lukto tiam finiĝis.   Je  kristnask-tago en Londono William estis kronita reĝo de Anglio.

La efiko por Anglio estis kataklisme. Malsimile al aliaj famaj bataloj kiel Agincourt kaj Waterloo (kiuj ja estis spektaklaj sed vere ne multe efikis postajn eventojn) la Batalo de Hastings ŝanĝis la tutan kurson de nia historio. Eblas nur konjekti fascine kio okazus se Haroldo estus gajninta. Ĉar la venko certe ne estis facile por William, kaj la rezulto ja eblus estinte kontraŭe.

La efikoj de tiu batalo estis egale seriozaj por Hastings mem. Inter liaj aliaj ruinigaĵoj William ŝajne plimalpli detruis la urbon – almenaŭ tio estus la plej verŝajne klarigo por la manko de iu mencio pri Hastings en la fama “Libro Domesday” en kiu la Normanoj detaleme notis ĉiun alian domaron en Anglio kaj la valoron de ĉion. La Normanoj tamen fiksis signon de iliaj venko sur la tero de Hastings per la konstruo de la ŝtona kastelo anstataŭiganta tiun de ligno, kaj kies ruinoj ankoraŭ restas kaj viziteblas nuntempe sur la Okcidenta Monteto.

La preciza loko de la batalo oni tradicie supozis situas proksimume 12 kilometroj for de Hastings je la monteto kie la Normanoj poste konstruis Abateon por celebri ilian venkon, kaj kie kreskiĝis la nuntempan urbeton Battle. Lastatempe tamen aperis aliaj teorioj pri la loko de la batalo. Loka historiisto John Grehan argumentas ke la batalo fakte okazis je la monteto Caldbec  proksimume unu kilometro kaj duono for de la abatejo kaj aliflanke de la urbo. Alia propono eĉ pli radikala farita de Nick Austin proponas ke la batalo okazis multe pli proksime al Hastings, apud la nuna vilaĝo Crowhurst. Eĉ se li malpravas pri la batalo, Austin ankaŭ proponas konvikante  ke la Normandoj surteriĝis en Anglujo je Bulverhythe, en St. Leonards, kaj ne en Pevensey kiel oni tradicie supozis. La spertuloj ankoraŭ ne decidis kiun teorion pravas, tamen rimarkindas ke neniam troviĝis iuj restaĵoj pri la batalo ĉirkaŭ la abateo de Battle.  

Prosperis Hastings dum la mezepoko kiel ĉefa membro de la Konfederacio de Kvin Havenoj: tiu estis ligo de urboj laŭlonge de la sud-orienta marbordo kiuj ricevis apartajn privilegojn por helpi la registaro dum milita tempo per provizon de ŝipoj kaj maristoj – kutime por batali kontraŭ la Francoj. Evidente pro ĝia situo je la suda marbordo Hastings fariĝis facila viktimo por Francaj atakantoj. Post kiam la angla reĝo Edvardo 3a komencigis la “cent-jara milito” Francoj venis dufoje por bruligi la urbon, en 1339 kaj en 1377 (multajn dankojn, Edvardo!)

Tamen post la sablostrukiĝo de la haveno de Hastings, kaj la Franca venko de Normandio, Hastings ne plu utilis kiel haveno. La urbo fariĝis denove mezgrandan komunumon de fiŝkaptistoj kun vigla flankokupo je kontrabandado, ĝis la modo por banadi en marbordaj vizitejoj revivigis Hastings en la 18a jarcento. Flanke de tio rezultis la planadon kaj konstruadon de nova urbo okcidente de Hastings per la arkitekto James Burton kiu nomiĝas St. Leonards-on-sea, kaj enhavas iujn imponajn vidindaĵojn ekzemple Warrior Square, kaj la ĝardenoj de Maze Hill. Tamen ĉar ambaŭ urboj daŭre kreskiĝis ili neeviteble plenumis la spacon inter ili kaj efektive kunfandiĝis – kvankam eĉ nuntempe restas noteblajn diferencojn inter la etosoj de la du komunumoj.

La verkisto Sheila Kaye-Smith naskiĝis en St. Leonards kaj ŝia romano “Tamarisk Town“ eldonita en 1919 temas pri Hastings apenaŭ maskita sub la nomo “Marlingate“ kaj priskribas kiel la urbo ŝanĝiĝis el iom dormanta fiŝkaptanta komunumo en modan marbordan vizitejon.

Tiu fakte ne estis la unua fojo ke Hastings aperis sub alia nomo en fikcia verko. Fascina bildo ekzistas pri Hastings en la fruaj jaroj de la 20a jarcento en la libro “La Filantropoj kun Ĉifonaj Pantalonoj” verkita de Robert Tressell, plum-nomo de farbisto kaj ŝildopentristo Robert Noonan kiu iamtempe loĝis kaj laboris ĉi tie. Sub la nomo “Mugsborough” li priskribis Hastings en la Eduarda epoko el la vidpunkto de la deprimitaj kaj konstante malriĉaj laboristoj en la farbisto-komerco kiun li tiel bone konis, en tiu epoko antaŭ la ekzisto de “maljusta maldungo” aŭ socia sekureco.

Samtempe kiel Robert Noonan, loĝis ankaŭ en Hastings la fame konata franca Jesuita filozofo Pierre Teilhard de Chardin de 1908 ĝis 1912. Lia sperto de Hastings multe malsamis de la sperto de Noonan! Dum lia restado ĉi tie Teilhard studis teologion kaj en 1911 li sacerdotiĝis kiel Katolika pastro. Post nelonga tempo Teilhard – vigla apoganto de la teorioj de Charles Darwin – enmiksiĝis en la fi-fama fraŭdo pri la “Homo de Piltdown” tamen estas nenio pruvo ke Teilhard mem konsciis pri la trompo. 

La preĝejo kie sakerdotiĝis Teilhard nomiĝas Sankta Maria Stelo de la Maro, kaj staras je la norda fino de la High Street en la malnova urbo. Tiu preĝejo havas sian propran interesan historion. Estis konstruita meze de la 19a jarcento per mono donita de la tiama konata poeto Coventry Patmore, memore de lia mortita edzino. Poste en la jaro 1940 en tiu preĝejo ge-edziĝis la konata romanisto Catherine Cookson (kiu loĝis kaj laboris en Hastings inter 1930 kaj 1976) al loka instruisto de matematiko Thomas – memorita kiel bon-kora, simpatia homo de multaj generatioj de lernantoj el Hastings Grammar School.

Hastings ĝuis alian mallongan momenton en la lumo de historio en 1923 kiam alvenis la 35 jar-aĝe  Skota inventisto John Logie Baird por loĝi en Hastings laŭ kuracista konsilo, esperante ke la mara aero plibonigus sian ĉiame malbonan sanon. Li jam estis provinta gajni sian vivpanon en diversaj enterprenoj, inkluzive fabrikado de intern-ŝtofitajn strumpetojn en Glasgovo kaj konfitaĵon en Trinidado. Tamen en Hastings li faris la eltrovon kiu ĉiam travivigos sian nomon: la invento de televido, unue montrita en lia dormo-ĉambro en Linton Crescent al aro de ĵurnalistoj.

Grey Owl

              “Griza Strigo” manĝiganta kastoridon 

Proksimume samtempe unu el la plej famaj gefiloj de Hastings famiĝis je la alia flanko de la mondo. Archibald Belaney naskiĝis en Hastings en la jaro 1888 – do fakte li estis samaĝe kiel Baird. Li edukiĝis en Hastings Grammar Lernejo. Lia plej granda deziro estis vivi kiel Amerika Indiano – kaj tuj kiam li sufice aĝis, li forkuris al Kanado kaj Indianiĝis! Spertinte por li mem la belecon kaj imponecon de la Kanada sovaĝejo, li konstatis antaŭ la plejparto de homoj la konsekvencojn de la detruo de la arbaregoj pro komerca gajno, kaj la insida disvastiĝo kiu kauzis ĉie ŝoseoj kaj urbegoj. Li estis fakte unu el la plej fruaj konservadistoj. Sub la nomo “Griza Strigo” li verkis pasie por defendi la sovaĝejon kaj ĝiajn bestojn. Lia vera identeco nur eldoniĝis post lia frua morto en la jaro 1938. Indas legi pri liaj unikaj spertoj kaj aventuroj en liaj propraj libroj  “Pilgrimoj de la Sovaĝejo” kaj “Homoj de la Lasta Landlimo”. La filmo “Griza Strigo” de Richard Attenborough, kun Pierce Brosnan ĉefrolante, rakontas iomete de lia rimarkinda vivhistorio.

John Logie Baird tamen travivis ĝis 1946. Dum la finaj du jaroj de la vivo li elektis loĝi en la najbara urbo Bexhill kaj mortis tie. Proksimume samtempe la fi-fama okultisto Aleister Crowley elektis trapasi siajn finajn jarojn en Hastings, kie li loĝis en gastejo dum tri jaroj ĝis lia morto en 1947.  Crowley fakte estis lerta alpisto kaj ŝak-ludisto sed preferis dediĉi la vivon al drogoj kaj nigra magio. La naciaj ĵurnaloj nomis lin “la plej malica viro de la mondo”. Post lia morto la loka registaro malpermesis ke li estu enterigita en la urbo! 

Populara verkisto de infan-romanoj Malcolm Saville naskiĝis en Hastings en 1901 kaj ankaŭ mortis ĉi tie en 1982. Aparte famas lia serio de romanoj kiuj temas pri la membroj de la “Sola Pino” klubo. Tiu konatigis generaciojn de junaj legantoj pri la beleco de la graflando Shropshire en la okcidenta parto de Anglujo. Tamen kelkaj el tiuj libroj estis verkitaj pri aventuroj en la proksima ĉarma kaj antikva urbo Rye.

La scienc-fikcia kaj fantazia verkisto Christopher Priest loĝis en Hastings dum proksimume 20 jaroj kvankam li poste transloĝis en Skotlandon. Hastings menciiĝas  mallonge en lia 1995 romano “The Prestige” kiu poste estas farita en filmon de Christopher Nolan. Lia kunulino Nina Allen, kiu ankaŭ estas verkisto, uzis Hastings kiel fono en parto de ŝia 2014 romano “The Race”. Legantoj rekonos multaj el la stratoj kaj lokoj kiujn ŝi priskribas. Plua fantazi-verkisto Tanith Lee loĝis en St. Leonards-on-sea en la kvartalo Hollington ĝis ŝia morto en 2015. Ĝis nun ŝi restas la sola ina verkisto kiu ricevis la Britan Fantazian Premion. Plia fantazia verkistino kiu nun loĝas en Hastings estas Usona-naskiĝita Leigh Kennedy, kies verkoj kvankam malmultaj montras unikan voĉon kaj ja indas trovi.

La Teatro “White Rock” (Blanka Roko) kiu situas kontraŭ la marponto, estis konstruita en 1927 kaj pro ĝia bonega akustiko la gramofon kompanio Decca uzadis ĝin por registrado de diskoj dum pluraj jaroj. Multaj famaj klasikaj muzikistoj ankaŭ aperis tie dum la 1930-aj jaroj, inkluzive la pianisto kaj koponisto Sergei Rachmaninov, kaj la direktistoj Thomas Beecham kaj Adrian Boult. 

Du gravaj folk-muzikistoj ankau naskiĝis en Hastings dum la 1930-aj jaroj: la fratinoj Dorothy kaj Shirley Collins, kies remarkinda disko de 1969 “Anthems in Eden” restas signifan paŝon en la folk-musiko de Anglujo. Shirley Collins ankoraŭ loĝas en Sussex, kvankam Dolly bedaŭrinde mortis en 1995.

Dum la 1970aj jaroj loĝis en Hastings la gitar-ludisto kaj kantisto John Martyn kaj ĉi tie li verkis sian plej popularan diskon “Solida Aero”. Plue, du violinistoj de la plej alta nivelo en la”folk-lora mondo” t.e. Peter Knight (el la grupo “Steeleye Span”) kaj Barry Dransfield, loĝis dum multaj jaroj en Hastings. Peter Knight ankoraŭ ludas en la grupo “Gigspanner” kiu inkluzivas lokan Hastings muzikiston Roger Flack . Barry Dransfield dum lia restado en Hastings verkis kantojn kiuj celebris la fiŝkaptistojn de Hastings, “Haul Away” kaj – ĉiam populara en folk-muzikaj sesioj – “I once was a fisherman”.

Plia loĝanto en la urbo estas saksofonisto Wesley Magoogan, kiu ludis kun preskaŭ kiuj en la pop-muzika mondo ĝis terrura akcidento vundis lian manon tiom ke li ne plu eblis ludi. Oni ankoraŭ tamen povas aŭskulti lian plej faman atingon, ludante saksofonon en la kanto de Hazel O’Connor “Will You”. Plia loka muzikisto kiu ankoraŭ loĝas en la urbo estas Steve Kinch, kiu ekde 1985 ludas bas-gitaron kun la grupo Manfred Mann’s Earthband.


La fiŝkaptista ŝiparo   (foto:  Peter Bolwell)

 

NUN-TEMPA  HASTINGS

Hastings nuntempe enhavas iom pli ol 80,000 loĝantojn kaj multe dependas de turismo por ĝia enspezo. Hastings neniam atingis la prosperecon de vizitejoj kiel Bournemouth aŭ Brighton, sed posedas komfortan “enloĝatan” etoson kaj havas multajn allogaĵojn kiuj eble ne memevidentas al pasantaj visitantoj. Ekzemple, iomete distanco for de la urbocentro troviĝas la bela Parko Alexandra. En  ĝia riveretoj kaj lagetoj  loĝas anasoj, galonoloj, kormoranoj kaj ardeoj. Se vi tre  bonŝancas eble vi eĉ vidos alcionon.

Sude de la rezervujo “Buckshole” eblas rajdi sur la miniatura vapor-trajno je semajnfinoj kaj lernejaj feria-tagoj. La kafeo apud la muzik-kiosko donas eblecon ripozi kun trinkaĵoj kaj manĝoj  aŭ ene aŭ ekstere, depende de la vetero! Proksime al tiu, flanke de la roz-ĝardeno troviĝas la “pac-ĝardeno” kion oni eniras tra allogaj feraj sving-pordoj situas benko desegnita de Alan Wright kaj instalita de la lokaj Kvakeroj en 2015 kiel memorigo de la centjar-datreveno de la unua mond-milito. 

IMG_0077

       La “Kvakera benko” fabrikita de Alan Wright en la pac-ĝardeno  (foto:  Peter Bolwell)

Alia ĝuinda sed facile mistrafebla allogaĵo estas la muzeo kaj art-galerio en Cambridge Road, pli-malpli unu kilometro for de la urbocentro. Oni eniras senpage, kaj ene troviĝas rimarkindaj aroj de aferoj el la fora oriento kaj ankaŭ de la Amerikaj Indianoj – inklusive de aparta elmontro pri la pseŭdo-Indiano de Hastings mem, Griza Strigo (vidu supre). Ankaŭ en la muzeo troviĝas modelo de la unua televid-aparato konstruita de John Logie Baird. Parenteze unu el la kun-fondintoj de la muzeo en la jaro 1889 estis la notario Charles Dawson, la fi-fama “Homo de Piltdown” trompisto, kiu kiel infano loĝis en Hastings.

Kiel  tradicia feriejo Hastings evidente posedas marponton, konstruita dum la 19a jarcento. Kvankam tiu lastatempe spertis iom malfeliĉan historian. Fermita al la publiko en 2008 pro ĝia danĝera kondiĉo, ĝi estis preskaŭ detruita per fajro in 2010 – tiom ke oni timis ke ne eblus ripari  ĝin. Tamen pro vasta publika apogo oni sukcese faris riparojn, kaj la marponto denove malfermis en 2016.

Se vi butikumas en la urbocentro, ne mistrafu la 19a jarcentan “Queens Arcade” kovritan strateton, irante de Queens Road apud la kino. Tie troviĝas kelkaj aŭtentikaj lokaj butikoj (ne ligitaj al iuj ĉie-trovitaj komercaj imperioj) ekzemple buĉisto, fiŝvendisto, legomisto, kaj malnov-stila bombonvendisto. La inventisto John Logie Baird tie luis apartamenton por fari liajn fruajn eksperimentojn pri televido, ĝis la dom-posedanto forpelis lin pro fari eksplodojn!

Apud la marbordo, orienten en la direkto de la Malnove Urbo videblas Pelham Crescent kaj en ĝia centro la imponan ekspreĝejon St Mary-en-la-Kastelo, kun 18a jarcentaj kolonoj kaj alta kupolo. Supre je la Okcidenta Monteto, la ruino de la Normana kastelo vizitindas, ankaŭ la apudaj kavernoj de Sankta Klemento. Por tiuj kiuj ĝuas promeni en la pejzaĝo, la bela Kampara Parko etendiĝas de la Orienta Monteto supren kaj suben valetojn kaj trans la “fajro-motetojn” ĝis Fairlight – kaj plue se vi kapablas. Survoje, eblas viziti “North’s Seat” (“la Seĝo de North”) la plej alta loko en Hastings – tiel nomita por honori lokan parlamentanon de la 19a jarcento Frederick North. Lia filino Marianne North, kiu naskiĝis en Hastings en la jaro 1830, iĝis fama botanikisto kaj ilustristo kiu multe vojaĝis tra la mondo por trovi specimenojn – nekutima konduto por sola virino tiutempe.  Ŝia portreto aperas sur la ekstera muro de la “Imperial” trinkejo en Queens Road.

La Malnova Urbo, ennestigita inter la Orienta kaj la Okcidenta Montetoj, estas vere esplorinda: krom la pitoreskaj domoj kaj butikoj, la stratoj estas interplektitaj per surpriziga reto de mallarĝaj vojetoj (kiujn ni en Hastings nomas “twittens”). Ĉe la plaĝo troviĝas la plej granda tera-bazita floto de fiŝkaptistaj boatoj en Anglujo. Je la fora orienta limo de la Malnova Urbo preter la “Insulo Litorino” kie videblas la okulfrapa skulptaĵo de grandega litorino farita de Leigh Dyer per brilanta metalo, eblas iri laŭ la strato “Rock-a-Nore” preter la altaj, malhelaj “ret-kabanoj” por trovi la faman Hastings fiŝ-bazaron kie aĉeteblas ĵus-kaptitajn fiŝoj ĉe la lignaj kabanoj kaj en Rock-a-Nore mem kaj en la apude promen-vojo flanke de la plaĝo tie: multe pli bone ol enplastigitajn pakaĵojn de fiŝaĵoj trovitajn en komercaj superbazaroj!  

IMG_0086

 “Insulo Litorino” kaj malantaŭe la lignaj “ret-kabanoj”  (foto : Peter Bolwell)

En Hastings eblas tre bone trinki kaj manĝi.  Nelonga distanco de la Kvakera Domo en South Terrace estas la populara trinkejo-kaj-restoracio Pissarros. Ene sur muro videblas subskriboj de multaj muzikistoj kiuj vizitis tie – inklusive subskriboj de anoj de la fama folk-lora grupo Fairport Convention. En la strato “Waldegrave” ĉirkaŭ la angulo de la Kvakera Domo la strange-nomita “Eel and Bear” (Agilo kaj Urso) enhavas impoionan elekton da Anglaj, Belgaj kaj Germanaj bieroj. En Robertson Street en la urbo-centron vi trovos pluarjn interesajn kafejojn, kaj devojanta de Robertson Street en Trimnity Street, tie troviĝas populara valora loka vendejo por sen-ĥemiitaj manĝaĵoj “Trinity Wholefoods”. Poste ĉirkaŭ la angulo en Claremont vi vidos unue la publikan bibliotekon, sed ankaŭ tie troviĝas la butiko “Cheese-on-sea” kun granda elekto da nekutimaj anglaj fromaĝoj. En la sama mallonga strato estas du butikoj kiuj vendas muzikajn instrumentojn: B&T Keyboards, por ĝeneralaj vendadoj, kaj je la alia rando de la strato, la “Golden Axe” (Ora Hakilo) kie oni vendas bon-kvalitajn brokantajn gitarojn. Iru iomete pli for en la direkto de al marbordo por trovi bonegan Hindan restoracion “Ocean Spice”. Pluirante okcidenten al la direkto de la marponto apud la Teatro White Rock estas la Hotelo White Rock (“blanka roko”) kie ĉiam troviĝas interesa asortimento de bonaj bieroj kaj menuo de bongustaj manĝaĵoj. Aliflanke tie la kafeo sur la marponto servas bongustan  manĝojn kaj trinkaĵojn kaj havas plaĉigajn vidojn en ambaŭ direktoj laŭlonge de la marbordo.

Laŭ la kontraŭe direkto, irante orienten oni alproksimiĝas la vizitindan Malnovan Urbo de Hastings. Alvenante en George Street, videblas unue la trinkejo “Albion” kun bona elekto da bieroj kaj cidroj kaj bongustaj manĝaĵoj, kaj kie ofte ludas muzikistoj. En George Street ankaŭ troviĝas multaj amikecaj kafeoj kaj restoracioj. Fine de George Street, turnu maldekstren por eniri la High Street kaj trovi la bakistejon “Judges”, menciita kiel unu el la 50 plej bonaj manĝo-butikoj en Britio en la 2006 gvido eldonita de la ĵurnalo “The Independent”. Tie oni bakas varion de diversaj naturaj-faritaj panoj ĉiutage je la butiko, kaj ankaŭ vendas multajn aliajn integrajn manĝaĵojn ĉiuspece, nature kreskigitajn sen aldonitaj ĥemiajoj. Tuj apude de Judges, nepras ne manki la bonegan butikon “Penbuckles” kie vendiĝas fromaĝoj kaj vinoj aparte loke-derivitaj. Aliflanke de la strato troviĝas la populara trinkejo Jenny Lind kun impona aro de tradiciaj bieroj kaj plena kalendaro de muzikistoj kiuj ludas tie. Pli for laŭ tiu strato proksime al la norda fino de la High Street troviĝas la ĉarma trinkejo “First In, Last Out” kie aĉeteblas bona manĝoj kaj bona biero mem-fabrikita.

Por distri nin estas teatro “Blanka Roko” apud la marponto, la kinejo “Odeon” en la urbocentro kaj, por malpli “komercaj” filmoj, la pli malgranda “Elektra Palaco” kinejo en la malnova urbo nomita en la ĵurnalo “The Guardian” kiel unu el la dek plej bonaj sendependaj kinejoj en Britujo.

Rimarkinda kvanto de artista talent troviĝas en la urbo: ŝajnas ke pentristoj, verkistoj kaj musikistoj aparte allogiĝas ĉi tien. Lokaj muzik-grupoj kaj ludistoj aŭdeblas preskaŭ ĉiu vespere ie en la urbo. Ĵaza muziko aŭdeblas monate je la Orienta Marfiŝ-kaptista Klubo en la malnova urbo kaj semajne ĵaŭde vespere je la restoracio “NUR” en Robertson Street je la urbocentro.

Ĉiu tipo da festoj okazas en Hastings. Komence meze de februaro estas la 5 – taga “Grasa Mardo” festo kun multaj muzik-okazaĵoj en diversaj lokoj tra la Malnova Urbo  kaj en St. Leonards. Tre baldaŭ poste, grava kultura okazo estas la internacia konkurso de piano-konĉertoj, dum kelkaj tagoj fine de februaro kaj frue en Marto en la teatro “White Rock”, kiu allogas lertajn junajn pianistojn el ĉiuj partoj de la mondo partpreni. Samtempe pli-malpli la Hastings Muzika Festo ebligas lokulojn montri iliajn talentojn en ĉiu tipo de artaj spektakloj.   

 Atentu ankaŭ la “Jack in the Green” feston de “morris-dancado” dum la publika ferio je la komenco de majo, la “Urba kaj Pejzaĝa Foiro” en Alexandra Park dum semajnfino en Junio. Baldaŭ poste okazas la Monda Ĉampioneca Konkurso de “frenez-golfludado” apud la marbordo kio allogas konkurantojn el ĉie en la mondo. Dum la “Tago de Piratoj” en julio oni simple kaptas la okazon vesti sin kiel pirato kaj festi. En aŭtuno okazas unue la “festo de mar-manĝaĵoj kaj vino”  meze de septembro, en Oktobro la Hastings Festofajro kun mirinda spektalo de piroteknikaĵoj sur la plaĝo apud la fonto. Tio okazas je la sabato plej proksima al 14a Oktobro (la datreveno de la Batalo de Hastings!) Poste en Novembro la “Haringo-Festo” celebras la lokan kulturon de fiŝkaptado kun variaj specoj de lokaj manĝajoj kaj trinkaĵoj. Finfine dum dek tagoj ambaŭflanke de la Nova Jaro okazas la fama Hastings Internacia Kongreso de Ŝakludado kio allogas la plej bonajn ludistojn en la tuta mondo – inter aliaj estintaj gajnantoj ekzemple estis Boris Spassky kaj Anatoly Karpov.       

Pri St. Leonards, vizitindas la centraj stratoj de la urbo planita de Richard Burton. Rimarkinde estas “Marine Court”, granda blanka konstruaĵo apud la marbordo farita en la formo de granda kroz-ŝipo! Je la tera etaĵo tie estas interesa miksaĵo de butikoj, art-galerioj kaj kafeoj. En London Road, Kings Road, Norman Road kaj Grand Parade je la marbordo, troviĝas malgrandaj butikoj, kafejoj kaj familiaj komercejoj kiuj travivas spite de la grandaj butikoj de komercaj imperioj en la butik-centro de Hastings.

En St. Leonards ankaŭ okazas multaj distraĵoj se vi scias kie trovi ilin! En Norman Road estas “Kino-Teatro”, kie trvoiĝas ne nur kino sed  ankaŭ trinkejo kaj restoracio. En julio okazas la vigla semajnfina “St. Leonards Festo” en la ĝardenoj de Warrior Square, kaj je la lasta sabato de novembro okazas la bunta kaj vigla “Frosto Festo” – lastatempa reviviglo de antikva Eŭropa tradicio. La aklamita kantistino kaj kanto-verkisto Claire Hamill, kiu naskiĝis en Middleborough en la nordo de Aglujo, sed nun dum multaj jaroj loĝas en St. Leonards kaj ofte koncertas en la ĉirkaŭaĵo.

Eble pro tiu vigla arta komunumo, Hastings kaj St Leonards ankaŭ havas iom radikalan sentemon en la fono. Eminenta loĝanto de Hastings estas Andrea Needham, kiu famiĝis en 1996 kiam ŝi kaj du aliaj virinoj enrompis fabrikon de British Aerospace kaj atakis kun martelo milit-aviadilon kiun la registaro de John Major intencis vendi al la registaro de Indonesio – kiu tiutempe agis por ekstermi la popolon de Orienta Timoro. La virinoj estis arestitaj sed je la Kortuma proceso la ĵurio fame trovis ilin nekulpaj ĉar ili agis por malhelpi krimon. Neniu tamen arestis John Major nek iun el la registaro aŭ la armeo de Indonesio pro la murdo de pli ol 18,000 Orienta-Timoranoj

En St. Leonards tamen loĝas la pac-aktivistoj Maya Evans kaj Milan Rai, kiu faris juran historion en Oktobro 2005 kiel la unuaj homoj kondamnitaj sub la fi-fama “Serioza Organizita Krimo kaj Polico Akto” de 2005, pro la krimo de partopreni en politika manifestacio en la Parliamenta Placo en Londono, pere simple stari kaj laŭt-legi la nomojn de homoj mortigintaj (el ambaŭ flankoj de la milito) en Irako. Gaja Anglujo!

 

 

 Posted by at 3:19 pm