BONVENON !
“Vi diros, tiel diras Kristo, kaj tiel diras la apostoloj; sed kion vi mem povas diri? Ĉu vi estas infano de lumo, kaj promenis en la lumo, kaj ĉu tion kion vi diras elvenas interne de Dio?”
(George Fox, 1652) |
HEJMPAĜO DE LA KVAKEROJ EN HASTINGS !
Enkonduko | Nia Urbo |

La Kvakera Kunvenejo, South Terrace, Hastings
Jen la retejo de la Religia Asocio de Amikoj en Hastings (Anglujo). Kvakeroj komencis kunveni en Hastings dum la 1670-jaroj, sed nur en 1865 ni akiris nian propran kunvenejon, kiun ni ankoraŭ uzas nuntempe en la strato South Terrace apud la urbo-centro (montrata en la bildo supre) kaj en Januaro 2016 ni celebris la 150a datreveno de la unua Di-Servo kiu okazis en la nova konstruaĵo.
La Kvakeroj en Hastings kunvenas por la Di-servoj dimanĉe je la 10.30 a.t. en la kunvenejo ĉe 5 South Terrace, Hastings TN34 1SA (proksimume 80 metroj de Queens Road). Se vi bezonas helpon trovi nin, alklaku por trovi strat-mapon ĉi tie : mapo
Atentu tamen, ke ĉion kion vi legas en ĉi tiu retejo estas nur la vidpunkto de unu Kvakero. Estas vidpunkto de interne, espereble precize, sed ne eblas esti definitive aŭ oficiale.
Se vi deziras eltrovi informon pri Kvakerismo mem, bonvolu rigardi la paĝon “Enkonduko”. Vi vidos ankaŭ ligojn al aliaj paĝoj kiuj eble interesos vin. Se vi estas Kvakero de aliloke aŭ feriante aŭ vizitante en Hastings, eble vi serĉas informon kiel trovi la lokan Kvakerejon, kaj deziras ion legi pri Hastings mem. Vi trovos ligojn ĉi tie kaj supre je la paĝo “Nia Urbo” kiu informos vin pri Hastings estinta kaj estanta.
Vi estos bonvenaj partopreni en nia Di-Servoj: ne necesas esti membro nek antaŭpeti permeson. Neniu faros iujn postulojn de vi: simple alvenu kaj eltrovu cu plaĉas. Tiamaniere komencis multaj el ni!
Ekster la Kunvenejo estas kliniĝanta alirejo por helpi rulseĝ-uzantoj, kaj ene maldekstre estas necesejo por malpli fizike kapablaj homoj. Tiu troviĝas tra mal-longa koridoro 79 centimetroj larĝa.
Infanoj estos bonvenaj je niaj kunvenoj. Ni ĝenerale proponas ke ili restu kun la plenkreskuloj dum 15 minutoj por ke ili konstatu kie ni aliaj estas kaj plimalpli kion ni faras. Poste – ĉar silenti dum unu horo povas esti malfacile por ili – ni kondukas ilin supren al pli malgranda ĉambro kie troviĝas aferojn por interesi kaj distri ilin ĝis la fino de nia kunveno, kiam ili reiros suben. Inter ni estas helpantoj por akompani infanojn, sed se ili venas por la unua fojo, aŭ s ili ne antaŭe tre ofte venis, eble pli taŭgas se iu gepatro aŭ iu alia jam-konata homo restu kun ili dum tiu tempo. Tiu tamen eble ne necesas kaze de pli aĝaj infanoj, aŭ tiuj kiuj jam alkutimiĝas al niaj kunvenoj. Se vi intencas veni al nia kunveno kun infano, estus helpeme se vi povus informi nin antaŭe por ke ni certigu ke taŭgaj aranĝoj ekzistas.
La ĉefa salono La malpligranda ĉambro supren
** ĈU DEMANDOJ PRI KVAKERISMO au PRI LA KVAKEROJ EN HASTINGS ? **
Ĝuu vian viziton al ĉi tiu retejo, kaj se vi deziras peti plian informon pri niaj agadoj, aŭ pri Kvakerismo ĝenerale, aŭ por fari komentojn au demandojn pri la enhavoj de ĉi tiu retejo, bonvolu ret-skribi al hastqua@gmail.com Vi rajtas ankaŭ peti ricevi senpagan retan kurson en 14 lecionoj verkita de la redaktoro pri la bazaj principoj kaj a historio kaj pliaj informoj pri kvakerismo, aŭ peti ricevi ekzempleron de la monata loka bulteno de la Hastings Kvakeroj.
Ankaŭ eblas viziti la oficialan retejon de la Kvakeroj en Britio per la sekvanta ligo al www.quaker.org.uk
KAJ NUN vi havas la eblecon alklaki sur la ligoj je la supro de la paĝo por pli esplori : “Enkonduko” informos vin pri Kvakerismo, kaj “Nia Urbo” pri la urbo Hastings.
Alie,
ALKLAKU ĉi tie por reiri al la angla-lingva hejmpaĝo
CLICK HERE to return to the home-page in English