ENKONDUKO AL LA KAVAKEROJ

 
 Hejmo  Nia Urbo  

“ Estu modeloj, estu ekzemploj, en ĉiuj landoj, lokoj, insuloj, nacioj, kien ajn vi venos, por ke via konduto kaj vivo prediku inter ĉiuj tipoj de popoloj kaj al ili; tiel vi promenos gaje trans la mondo, kaj respondos al Tio de Dio en ĉiuj.”

 (George Fox)

Originoj de Kvakerismo    –    Kvakeraj Kredoj    –    Di-Servoj

 

ORIGINOJ

Pentraĵo de Benjamin West kiu imagas la renkonton inter William Penn kaj la indiĝenoj

“Kvakeroj” estas la plej bone konata nomo por membroj de la Religia Asocio de Amikoj – jen iom komplika titolo, ĝenerale uzita nur por formalaj aŭ oficialaj celoj. Tamen kvankam Kvakerismo estas ĝenerale traktata kiel religio au “eklezio” la esprimo “religia asocio” fakte pli taŭge priskribas niajn celojn.

La Asocio naskiĝis en Anglio dum la 1650- jaroj, kiam Oliver Cromwell regis la landon, ekzekutinte la reĝon Charles kaj renversinte la politikan establon. La epoko malkvietis, kaj en publikaj aferoj kaj en personaj valoroj. Aperis novaj kaj radikalaj ideoj – iuj kiuj ŝajnas revoluciemaj al ni eĉ nuntempe! El tiu enketema kaj malcertema etoso ekaperis homo el Leicestershire – George Fox – kiu kiel junulo spertis fortajn religiajn sentojn sed trovis la tiamajn ekleziojn kaj pastrojn malkontentigajn. En 1647 tamen li subite ricevis direktan sperton de la  ĉeesto de Dio, kaj konstatis ke vivi tiel, “vivi en la lumo” laŭ lia propra diraĵo, estis la sola bezonata religia gvidado.

En tiu tempo (kaj eĉ nuntempe ankaŭ!) multaj homoj atendis la baldaŭan revenon de Jesuo Kristo, sed Fox nun konstatis ke ne plu necesis atendi: Kristo fakte jam revenis, kvankam ne en la maniero atendita sed spirite en la homa koro. Fox diris ke Kristo ja revenis por instrui lian popolon mem. Ne necesas atendi la alvenon de la “Reĝo de Dio” –  ĝi jam ĉe estas, por iuj anj kiu deziras  trovi. Ne plu necesas do sistemoj de pastroj, ritoj kaj religiaj kredoj starigitaj de la Katolikaj kaj Protestantoj eklezioj. Interese tamen Fox instruis ke tiu spirito – la “lumo de Kristo” – vivis en ĉiuj homoj, ne nur kristanoj. George Fox certis ke tiel estis la pra-kristana eklezio sed dum la postaj jarcentoj dank’ al avareco kaj ambicio la originala simpla emo koruptiĝis kaj perdiĝis. Interese, similaj ideoj jam aperis en Germanujo 150 jaroj pli frue, tra la verkoj de radikuloj kiel Thomas Muentzer kaj Hans Denck. La 20a-jarcenta verkisto Reginald Reynolds diris ke “Kvakerismo komenciĝis kiel protesto kontraŭ sen-viva religio”.

Ĝojege, Fox deziris disvastigi tiujn eltrovojn, kaj komencis traversi la landon predikante al iu-ajn kiu aŭskultus, kaj lia mesaĝo allogis homojn kiuj forte deziris sed malsukcesis trovi  spiritualismon en la vivo. Post malmultaj jaroj la dispersigitaj grupoj de sekvantoj kiujn fondis Fox organiziĝis en retaĵo de “Kunvenoj” (kiel ankoraŭ nomiĝas kvakeraj preĝejanaroj hodiaŭ).

En tiu tempo, homoj kiuj rifuzis konformiĝi al la establita ordo – ĉu tiu de la reĝo au tiu de Cromwell – suferis persekuton kaj enkarceriĝon. La Kvakeroj tamen rifuzis cedi, kaj neniu registaro sukcesis subpremi ilin. Ili disvolvigis metodon malperforte sed obstine rezisti persekuton, kiu montras elstaran ekzemplon al postaj epokoj. Postnelonge la Kvakeroj introduis iliajn ideojn en landojn ekster Britujo, de Rusŭjo ĝis Barbado. William Penn eĉ establis Kvakeran ŝtaton en Pensylvanio kaj dum la sepdek jaroj kiam la kvakeroj daŭre regis, ĝi estis elstaran ekzemplon de progresemo inter la plejparto de la apudaj maltoleremaj Puritanaj ŝtatoj de Nord-Ameriko tiutempe. Laŭ la Franca verkisto Voltaire, la akordo inter William Penn kaj la lokaj indiĝenoj estis la sola Traktato faritan inter la blankuloj kaj la Amerikaj indiĝenoj al kiu neniu ĵuris, kaj ankaŭ la sola kiu neniam estis rompita. 

 

KVAKERAJ  KREDOJ

 “Laŭ mi, esti Kristano signifas apartan viv-manieron, ne la sengardan konsenton al iu specifa teologia sistemo – ne kredi la verecon de la Virgulina nasko aŭ de la Releviĝo aŭ la ĉieliro de Kristo, sed esti tia homo kiel Jesuo deziris pro liaj sekvantoj, kaj konduti sin laŭ la maniero kiun li instruis.”   (Kathleen Lonsdale,  1967)

Unue, necesas konstati ke Kvakerismo ne postulas “fidon” en ĝia kruda senco de “kredo en ricevitaj dogmoj”sed pri tiu tipo de fido kiu kreskas el nia partopreno en dividitaj viv-spertoj. Kvakeroj malsimilas al la plejparto de aliaj religioj ĉar mankas al ili “kredaro” : ne estas iu listo da kredoj kiun la membroj nepre subtenu. Kiel skribis la Kvakera verkisto John Lampen, “La danĝero pri starigi Kredaron estas ke homoj komencos kredi ke la vortoj vere povas teni la veron, kaj ke la plej grava afero estas certigi ke la vortoj ĝustas. Tiam oni adoras la kredaron mem anstataŭ  la sperton al kiu ĝi indikas.” 

Laŭ Kvakeroj, tiaj aferoj temas simple pri opinioj.  Por ni, demandoj pri la Triunuo de Dio,  aŭ la Virga-Naskiĝo de Jesuo temas pri opinioj nur, kiujn vi rajtas kredi aŭ ne laŭ via propra prefer. Tamen ni ĝenerale evitas tiajn sencelajn scivolumojn pri aferoj al kiuj neniu vere eblos trovi solvojn, kaj ĉiuokaze ni ne taksas tiaĵojn gravaj. Ili ne vere tuŝas aŭ ŝanĝus nian komprenon pri la mondo, aŭ pri la celo de nia estantadon ĉi tie.  Pli gravas al ni kia homo vi estas, kaj kiel vi kondutas vian vivon.

La bazo de Kvakerismo estas simple ke estas io en ĉiuj homoj, kiun ni nomas “Tio de Dio” aŭ pli simple, “La Lumo” au “La Spirito”. Ekzistas en ĉiuj, senkonsidere kiel malklare tiu aspektas aŭ kiel malfacile videblas de tempo al tempo! Ni celas trovi tion en ni mem kaj agi laŭ ĝi per nia plej alta kompreno, kaj ankaŭ ni memoras ĉiam emi vidi ĝin en aliaj homoj. 

Ju pli ni konscie vivas en la ĉe-estanto de tiu Lumo interne de ni, des pli ni spertos la amon, komforton, saĝecon kaj gvidon kiuj venas per “vivado en la Lumo”. Kiel diras la Evangelio de Luko, “la regno de Dio troviĝas en vi”. Kvakeroj kredas je atingebla, alirebla Dio. Nia religio ne devigas nin kredi diraĵojn de iu Estro (ne ekzistas tia homo en la Religia Asocio de Amikoj) aŭ de tiel-nomataj spertuloj aŭ de iuj libroj, kvankam ni ja estimas saĝecon kaj inspiron kie-ajn ili troviĝas. Finfine ni fidas ke ni trovos la Veron dum niaj propraj vojaĝoj de spirita pligrandeco. Male al kelkaj religioj, Kvakeroj ne pretendas ke la nia estas la “sola vera Eklezio” aŭ ke ni posedas ĉiujn respondojn. Fakte ni pli interesiĝas pri demandoj, aparte pri malfacilaj demandoj. Laŭ nia diraĵo, Kvakerismo estas metodo. Estas metodo kiel aliri Dion kaj kiel konduti nin dum nia ĉiutaga vivo.

Isaac Penington, unu el la unua generacio de Kvakeroj, klarigis ke Kvakeroj ne estas grupo kiu kuniĝas ĉar ili hazarde inter-konsentas pri aferoj: pli ĝuste la kialo por ilia inter-konsento estas ke ili ĉiuj vivas en tiu Lumo kiu, laŭ la evangelio de Johano, lumigas ĉiuj homoj. Tamen necesas ĉiam provi kaj kompari niajn komprenojn pri la Lumo kontraŭ tiuj de aliuloj, por kontroli ĉu ni zorge kaj ĝuste pripensis kaj konsciis kion precise la Lumo ŝajnas malkovri al ni.  Alie estus tro facile por iu individue miskompreni la aferon kaj ekrapidi sur malĝuste vojo –  danĝero kiun la pra-Kvakeroj fakte malfeliĉe spertis. La verkisto Reginald Reynolds klarigis la aferon tiel: “Pri la Interna Lumo, ni simple intencas aserti la estantecon de Absoluta Vero, kaj ke ĝia lumo brilas en ni  . . .  nia kompreno de la Vero eble mankas kaj limiĝas, sed ne la Vero mem”. (el “The Wisdom of John Woolman”, 1948)

Kvankam la fondintoj de Kvakerismo bazigis ĝin sur la Kristana tradicio kaj kulturo ilies epoko, Kvakeroj ĉiam emfazis ke La Lumo troviĝas en ĉiuj homoj – ne nur en Kvakeroj, kaj ne nur en Kristanoj. Kiel diras la Evangelio de Johano, “Estas la vera Lumo kiu enlumigas ĉiujn homojn kiuj eniras la mondon.” Ne eblas enteni ĝin en kredoj kaj religioj dogmoj. Ekzemple ni ne postulas ke niaj membroj kredu ion specie pri la Biblio aŭ pri Jesuo Kristo, kvankam ambaŭ multe gravegas en nia kompreno de la mondo kaj de nia viv-celoj. Kvakeroj opinias ke agoj montras pli bone ol vortoj kiuj estas la veraj sekvantoj de Jesuo (“per iliaj fruktoj vi rekonos ilin”) kaj fakte ŝajnas per legado de la Evangelioj ke Jesuo mem interesiĝis nur pri la konduto de homoj unu al la alia, pli ol pri iliaj religiaj teorioj. La fama angla historiisto George Trevelyan, priskribante la Kvakerojn, verkis ja ĝuste ke ili emis subteni la kristanajn kvalitojn pli ol kristanajn dogmojn.  

La Kvakeroj do forlasis multon el la heredaĵo de historiaj Kristanaj kutimoj: ni ne havas liturgiojn, pastrojn aŭ sakramentojn. Tamen kvankam Kvakeroj ne okupiĝas pri abstrakta religia dogmo, ni ja havas iujn bazajn valorojn kiujn ni nomas “Atestojn”. Tiuj ne estas nur kredaĵoj: temas pri nia viv-maniero. Ili priskribas la aferojn kiuj ni trovas funkcii por plibonigi la mondon. Per tiuj ni celas esprimi kiel ni praktikas en la vivo nian sperton de Dio – ĉar Kvakerismo nepre estas praktika religio kiu tuŝas la tutan ĉiutagan vivmanieron. Ne estas nur aro de teorioj memorenda sole dimanĉe!

“PACO”

Verŝajne la plej bone konata de la Kvakeraj Atestoj estas la Atesto pro Paco, rifuzante uzi perforton aŭ persone aŭ socie. Dio estas Amo, kaj Dio vivas en homoj –  ĉiuj homoj. Batali kontraŭ aliaj homoj formovas nin el Dio. La fruaj Kvakeroj kredis ke ili prparis la teron por la “Regno de Dio” (tiel ili esprimis sin) kaj en tia nova mondo oni ne okazus milito aŭ perforto. Se vere ani mas niajn najbarojn do evidente ni ne ilin dolorigus. George Fox foje diris, ke ni celus “promeni gaje tra la mondo konsciante tion el Dio en ĉiu homo”. Certe tio ne estas facile: estas homoj en kiuj la Lumo de Dio aperas malklara aŭ eĉ nevidebla! Sed kiom ajn ili ŝajnu kaj agu malbone laŭ nia vidpunkto, la sperto de Kvakeroj indikas ke perforto neniam plibonigas problemon – kiel diras la Epistolo de James, “la justeco de Dio ne estas helpata per la homa kolero.”

Aliflanke la Kvakera pacismo tute ne estas pasiva! Nia Atesto pro Paco ne signifas ke ni devas silenti kaj nenion fari en la  ĉeesto de malboneco. Ni celas alfronti malbonon kaj elparoli kontraŭ ĝin, sed ni rifuzas la tentecon uzi malbonajn metodojn venki gin. Kiam minacas milito aŭ krizo, Kvakeroj klopodas subteni pacon kaj trovi neperfortajn rimedojn por solvi la problemon. Intertempe tamen ili organizas aŭ subtenas laboron por plibonigi la homajn kondicojn. Dum la Unua Mondmilito Kvakeraj “prokonsciencaj rifuzuloj” fondis la Ambulanca Servo de la Amikoj, kaj Kvakeroj ankaŭ multe aktivas en kampanjaj organizoj kiel: Sokoj, Kampanjo por Nuklea Malarmado, Kampanjo Kontrau Komercon en Armiloj ktp

“EGALECO”

La ideo ke Dio ekzistas en ĉiuj homoj kondukas nin ankaŭ al alia memevidenta konkludo: ke ni ĉiuj egalas antaŭ Dio. Tio estas preskaŭ banalaĵo, kaj evidente multaj de religioj pretendis agnoski tion principon. La Kvakeraj tamen malsimilis al aliuloj ĉar ekde la unuaj tagoj ili fakte agis kvazaŭ ili vere kredis tion! Jen kial ili rifuzis respekti titolojn kaj la garnaĵojn de povo. Jen kial ekde frua tempo ili postulis la malpermeson de sklaveco. Jen kial Kvakeroj neniam havis problemon pri la rajto de virinoj agi simile kaj egale kiel viroj en la Di-servoj kaj en la konduto de kunvenoj. Kaj jen ankaŭ la kialo por la malestanto de pastroj en la kvakera religio: ĉar  la Lumo de Kristo ĉeestas en ĉiuj, ne nur en “spertuloj” aŭ “profesiuloj”.

En la plej frua epoko de Kvakerismo, unu ebleco por elmontri la Ateston pri Egaleco estis rifuzi obei la komplikajn sociajn ritarojn atendita de ĉiuj ĝentilaj homoj tiutempe. Multaj kvakeroj trovis sin en serioza ĝeno per rifuzo de “ĉapel-honoro” – t.e. rifuzi forpreni ĉapelon – al homoj kiuj supozis ke ili meritis tian respektaĵon. Tamen la tempoj ŝanĝiĝas,  kaj nun la plejparto da homoj ne plu portas ĉapelojn ĉiuokaze. Nuntempe nia Atesto pri Egaleco pli ofte elmontriĝas per zorgo por malavantaĝaj kaj malposedaj homoj, celante ke la potenculoj ne maljuste ekspluatu ilian riĉecon. Tamen necesas ne nur protesti kontraŭ eksteraj specoj de malbono sed ankaŭ zorge konsideri niajn proprajn vivstilojn, kaj la konsekvencojn de la decidoj kiujn ni ĉiutage faras. Ekzemple kiam ni butikumas, ne bezonas ĉiam senpense elekti la plej malmultekostajn aŭ la plej ofte reklamitajn markojn. Taŭgas ankaŭ pripensi de kien ili venis kaj en kiumaniere ili produktiĝis. Ĉu ni konscias ke eble ni finance subtenas multenaciajn korporaciojn kiuj establis svit-fabrikojn en landoj de la Tria Mondo, aŭ kiuj kaŭzas seriozan mond-malpuriĝon, aŭ detruas arbaregojn?

“VERO  KAJ  HONESTECO”

Tio kondukas nin al la venonta Atesto: la graveco de strikta persona honesteco. Ne utilas pretendi ke ni serĉas Dion en nia vivo se ni enhavas interne mensogon. Kvakeroj do konscie strebas fideli al la vero  – kaj kiel kutime pri la Kvakeroj, temas pri akcepti respondecon agi tiamaniere ni mem, ne nur pensi kiel agrable estus se aliuloj tiel agus! Sekvas praktikaj avantaĝoj: multaj Kvakeraj aferoj prosperis kaj floradis ĉar aliaj komerculoj konsciis ke fideblis la vortojn de Kvakeroj. Interesa flank-produkto de tiu Atesto estas la rifuzo de Kvakeroj ekde la unuaj tagoj fari jurojn en oficialaj aferoj – ekzemple en Kortumo. Ili rezonas ke ili havas nur unu grado de honesteco, kal ĉiam parolas vere, ne nur kiam oni aparte petis ke ili faru!

En publikaj aferoj, Kvakeroj havas tradicion “paroli veron al povo” – alivorte, diri al niaj estroj  kiam ili eraras! Kaj denove ni trovas ke reputacio paroli ĉiam la veron aldonas pezon al niaj vortoj, kaj donas al ni influon eble pli ol oni atendus laŭ niaj nombroj. Tamen sekve vi eble trovos ke Kvakeroj malestimas la sciencon de diplomataj evitaĵoj en la parolmaniero, kaj ili estas iutempe malkvietige honestaj, se vi petas opinion! 

“SIMPLECO”

“Klopodu vivi simple. Simpla vivmaniero, libere elektita, estas fonto de forteco. Ne estu persvadita aĉeti tion kion vi ne bezonas, aŭ por kio vi ne havas la rimedojn por elspezi.”

(Konsiloj kaj Demandoj  no. 41)

La kvakeroj bone taksas la valoron de simpla kaj modera vivmaniero. La maniero laŭ kiu oni praktikas tion varias de unu epoko al la alia, depende kiuj troaĵoj estas tiutempe laŭmode. Por ni nuntempe la ĉefa emfazo temas pri eviti troan akiradon kaj elspezadon, kaj la elstaran konsumismon kiuj tiom karakterizas modernajn industriajn sociojn. Ŝajne nuntempe ni ĉiuj sentas premion plu deziri, plu aĉeti – aŭ, per pli tradicia esprimo – esti avidaj. Tiu sendube multe profitas la negocojn kiuj plenumas la butikojn kaj pagadas la kostojn de la reklamojn, sed tiu ne plibonigas nin. Ne eblas vere vivi en la Spirito se posedas nin sklave manio por materialaj posedaĵoj – alivorte kiel diris Jesuo, “Ne eblas servi Dion kaj monon”.

Ni bone vidis la rezulton de tia pensmaniero per la tumultoj kiuj okazis en la urbegoj de Anglio dum la somero de 2011. Homoj senĉese bombardigitaj de reklamoj por novaj iloj kiujn ili ne havis sufiĉan monon aĉeti kaj neniam povus, decidis simple iri preni ilin perforte! Eble la surprizo estas ke tiu ne okazis pli frue. Konstanta pligrandiĝanta listo de deziroj kaj bezonoj ne plikontentigos nin. Kontraŭe: ju pli ni  imagas “bezonojn” por ni mem, des pli malsekure ni sentos nin pro timo ke ni ne atingos niajn dezirojn, aŭ ke ni perdos ilin. Pro tio estas skribite en nia “Konsiloj kaj Demandoj” (mallonga libreto kiu enhavas 42 Kvakera pensigaĵoj) “Simpla vivmaniero libere elektita estas fonto da forteco.”

La Kvakera atesto al simpleco do ankaŭ akordas kun nia atesto al egaleco, ĉar nur malmulto da homoj havas sufiĉajn rimedojn subteni la vivstilon desegnatan en la fantasia-mondo de la reklamoj, kaj eĉ tiuj kiuj povas nur eblas ĉar aliuloj restas sene. Intertempe la fizikaj rimedoj de la Mondo elĉerpigas por subteni la luksajojn postulatajn de la riĉuloj.

Tamen la Kvakera simpleco ne devigas nin iĝi tede au malinterese. En la ĉefa Kvakera lernolibro, “Kvakera Fido kaj Praktiko” oni admonas nin “vivi aventureme”, kaj la Kvakera etoso de enketeco kaj interesiĝo pri la mondo kondukis multe da Kvakeroj iĝi famaj pioniroj en iliaj diversaj enterprenoj – ekzemple William Penn kiu fondis Pensylvanio; Jeremiah Dixon, unu el la termezuristoj kiuj fiksis la linion “Mason-Dixon” en Nord-Ameriko (kaj kies nomo ankoraŭ travivas en la esprimo “Dixieland”);  Abraham Darby kiu inventis gisfornojn kaj tiel komencigis la industrian revolucion en Anglio; Elizabeth Fry kiu laboris por plibonigi la malliberejojn, kaj kies visaĝo lastatempe aperis sur la anglaj £5 monbiletoj ĝis 2016; George Cadbury, fabrikisto de ĉokolado, kaj Philip Noel-Baker kiu kiel junulo gainis arĝentan medalon dum la Olimpiaj Ludoj de 1920, kaj 20 jaroj poste iĝis Ministro en la registaro de Clement Attlee kaj ricevis la “Nobelan” Pac-Premion en 1959.

Kvakeraj scientistoj aldonis multon al homa scio, ekzemple la kemiisto John Dalton kiu eltrovis la atoman strukturon de la elementoj; la astronomo Arthur Eddington kies spektadoj de la suno pruvis la “ĝeneralan teorion pri relativeco” de Einstein, kaj kiu ankaŭ prave prognozis la eltrovon ke steloj funcias per nukleaj reakcioj; kaj Kathleen Lonsdale kiu iniciatis la uzon de X-radioj por analizi la strukturon de kristaloj, kaj kies nomo estis donita al nekutima speco de diamanto – “lonsdaleite” en la angla lingvo.

Swann          Eddington    Joan Baez 1966.jpg
           Donald Swann                                            Judi Dench                              Paul Eddingtonm                              Joan Baez

Pli lastatempe, konataj Kvakeroj estas la karikaturisto Gerard Hoffnung; la musikisto Donald Swann (fama per liaj humoraj prezentoj kun Michael Flanders); la kantistino Joan Baez – konata ne nur pro ŝia muziko sed ankaŭ pro ŝia aktiveco por paco kaj por homaj rajtoj; la radio-disaudigisto Gerald Priestland; la kant-verkisto Sydney Carter (versajne plej bone konata por “Majstro de la Danco”); la verkisto Ian Serraillier (la verkisto de la romano “La Arĝenta Glavo”); la aktoro Paul Eddington (kiu rolis televide kiel Jerry en “La Bona Vivo” kaj kiel Jim Hacker en “Jes, Ministro”) la aktorinoj Judi Dench kaj Sheila Hancock, kaj la astronomo Jocelyn Burnell (kiu eltrovis “pulsantajn stelojn” en 1967).

KVAKERA  ADORO

Iu ajn estas bonvenita al Kvakera “Adorkunveno” (kiel nomiĝas niaj Di-servoj). Ne estas limigitaj al membroj, kaj ne necesas antaŭpeti permeson aŭ fari iun apartan aranĝon. Ni kutimas ricevi visitantojn kiuj volas nur sperti nian kunvenon. Nemembrajn homojn kiuj venas pli-malpli regulare por partopreni en la Adorkunveno ni nomas “Ĉe estantoj”. Se iuj el ili sentas sufiĉe kunligita al la Asocio kaj ĝia principoj, ili eble dezirao peti Membrecon. Tamen oni neniam postulas tion. Iuj dauras Ĉeestantoj dum multaj jaroj kaj neniam sentas deziron Membriĝi.

Kvakera adoro malsimilas al iu alia preĝeja servo. Ne estas pastro au klerikulo kiu kondutas ĝin, ne estas ordonita sekvo de vortoj aŭ preĝoj. La kunveno estas bazita en silento, kaj ni emas trovi en tiu silento la ĉeesto de Dio en niaj koroj, kaj en la vivo de la kunvenanta grupo. Ni sidadas silente kaj atendas por ektrovi kion la Eniranta Lumo montros al ni. Foje eble iu sentos sin movita per la Spirito kaj parolas al la kuvenantoj. Ni nomas tiujn diraĵojn “Pastrado”. Oni aŭskultas ilin atente kaj respekteme, kaj poste rekomencas la silento krome, au ĝis, iu alia diros Pastradon. Eble Kunveno pasos tute silente – tre profunda sperto.  Indas ankaŭ iri al kvakera geedziĝo, se iam ajn oni invitos vin. La geedziĝontoj  – kiuj alfrontas la ĉeestantojn anstataŭ aldorsi ilin – diras siajn deklarojn kaj geedzigĝs unu la alian sen iu pastro au kleriko.

Lokaj Kvakeraj Kunvenoj ĝenerale prirespondecas iliajn proprajn aferojn, kaj kutime ĉiumonate okazas “Aferkunveno” organizita simile al aliaj Kvakeraj agoj.  Ĉiuj kiuj ĉeestas partoprenas egale. Ne estas “ĉefo” kun povo fari aŭ trudi decidojn, nur Sekretario kiu kondukas la kunvenon kaj protokolas la faritajn decidojn. Centre al la Kvakera metodo, neniam okazas voĉdono. En voĉdonado la venkanta plimulto rajtas transpasi kaj trudi sian volon sur la venkita minoritato, kiu devas simple akcepti la rezulton malgraŭ daŭras malkonsento. Tia kondut-maniero ne plaĉas al Kvakeroj. Ni ne ŝatas havi “gajnantojn” kaj “malgajnantojn”. Anstataŭe, ĉiuj esploras kune la temojn kaj la diversajn alternativojn, celantaj distingi la volon de la Spirito por trovi la plej taŭgan manieron progresi.

Tiu ideo pri “distingeco” estas la ŝlosilo por kompreni la kvakeran metodon. Se necesas, ni prokrastas decidojn por pli konsideri alifoje. Certe tiu ne estas la plej rapida metodo atingi decidojn, sed por Kvakeroj pli gravas trovi solvon kiu ebligas ĉiujn senti sin aŭskultintaj, ke iliaj dezirojn kaj sentojn estas respektataj eĉ de tiuj kiuj malkonsentas. 

 Posted by at 3:18 pm